Ne dankinde!

Sunday, February 05, 2006

Vinícius kaj la Birdo
( - la akuzativo estas iafoje misuzado - )

Tiu, kiu havas pli, ĉiam mokis kiu havas malpli. La ventvoĉo, fuŝirante, veninte kaj irante, la sekajn foliojn fendante kun la sonoj de’l paŝoj. Arboj kies branĉoj pendante per la volo de’l subita vento Kaj mi, sidita, rigardante la bluan ĉielon, sen komenco nek fino.

Entrudiĝa, unu birdo krucis la ĉielon, rapide, nek rigardante min, kiu staradas, inerta, sur la tero. Sidiĝis mia nova amiko, sur unu el la branĉoj de la pendanta arbo. Ĝi rigardis min, malestimplena.

Eble estis nekredebla al ĝi la motivo per kiu mi ne malfermis la flugilojn kaj iris akompani ĝin en ĝia promenado. Iu tre komuna. Simple flugi, tondi la ĉielo, iri al silento, kie la silento sincere ekzistas.

Se li povus paroli – aŭ ĝi parolas kaj mi ne komprenas? – eble li dirus, rebelante: Leviĝu! Malfermu viajn flugilojn, estu libera! Ah... Kaj se mi povus fari tion, mi pensus nek unu fojo, mi sekvus mian novan amikon, simple sentante la liberon.

Sed, ĉar kiam iu havas pli, tiu ĉiam mokas ĉiujn, tial ĝi ne atendis min nek unu minuto, nek almenaŭ estis solidara al mia limo aŭ venis akompani min em firma solo; la birdo tremis sian korpon, malfermis siajn flugilojn, balancis sian kapon malaprobante, kaj eliris kiel raketo rompante la senfinon.